Thierry Legault
Aspekto
Thierry Legault [tjɛʁi ləɡo] (naskiĝinta en 1962) estas franca amatora astronomiisto, kiu okupiĝas pri astrofotado.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Thierry Legault, inĝeniero laŭ profesio, komencis okupiĝi pri astrofotado en 1994 per CCD-lumkaptilo. Li povas foti planedojn, la Sunon kaj la Lunon de sia ĝardeno en Yvelines, sed devas malproksimiĝi de urboj por foti la profundan ĉielon.
Liaj fotoj estis publikigitaj en multaj astronomiaj ĵurnaloj, precipe fotoj de objektoj antaŭ la Suno (Internacia Kosmostacio, pasado de Venuso, etc.). NASA elektis plurajn el liaj fotoj kiel astronomian bildon de la tago en sia retejo[1].
La asteroido 19458 Legault, malkovrita en 1998, ricevis lian nomon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ekzemple foto de la Internacia Kosomostacio antaŭ la Suno dum suneklipso (2011-01-05). Alirita 18-an de junio 2013.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Legault, Thierry; BRUNIER, Serge. (2004) Le Grand Atlas de la Lune (france). Larousse, p. 128 j. ISBN 978-2035603364.
- Legault, Thierry. (2006) Astrophotographie (france). Eyrolles, p. 155 j. ISBN 978-2212114720.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Persona retejo de Thierry Legault Arkivigite je 2013-06-05 per la retarkivo Wayback Machine